Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasis_jam

Pasis Jam

E-teksto de Vytautas ŜILAS.

Teksto

Pasis jam, pasis jam tre longa tempo,
multaj vintroj kaj printempoj,
sed mi memoras infanajn tagojn, infanajn tagojn

Refreno, 2 foje:

Estis tiel bone, tiel interese, jes,
ludi ĝis krepusko, jes,
vivi en mondo de l'revo!

Ŝatis mi kuŝi dorse sur herbejo
kaj rigardi al ĉielo,
al blankaj nuboj, al blua foro, al blua foro.


Refreno

La avin' min dormigis per fabelo
pri sorĉitaj prakasteloj,
pri bravaj gnomoj kaj neĝulino, kaj neĝulino

Refreno

pasis jam

pasis_jam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)