Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasis_la_temp

Pasis la temp'

MuzikoKuboF Hromoslav
Esperanta tekstoKuboF Hromoslav
Esperanta plenumoVE!
Tiponova teksto

La titolo estas aludo al la ludo Pasis la temp', kiu estas foje ludata en Esperantaj renkontiĝoj en meza Eŭropo.

Teksto

Mond’ estas eterna
moment’ efemera
unu rigard’ kaj estas for

Futur’ nuntempos
nuno pasintos
kaj fine nur restos plor’

Refreno:

Jam pasis temp’ (3x)
Jam ne estas plu!
Jam pasis temp’ (3x)
Jam ne eblas plu!

Ĝuu la vivon
kaj vivu la ĝuon
Eternas temp’ sed korpo ne

Ne revenos iam
kio estis tiam
mistrafi ŝancon eblas facile

Refreno:
ne eblas plu!

pasis_la_temp.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)