Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasportserva_bluso

Pasportserva Bluso

Muziko kaj teksto de [http://www.duncanthomson.com/esperanto/index.html Duncan Thomson]
Inspiris tiun kanton desegno en la kantolibro “Kvinpinta Kantaro”.

Teksto

Mi eklernis Esperanton antaŭ jaroj ĉirkaŭ kvin
Mi eklernis Esperanton antaŭ jaroj ĉirkaŭ kvin
Mi iris al kongreso, kaj enamiĝis al bela in'

Antaŭ du jaroj ekkunloĝis kune ni
Antaŭ du jaroj ekkunloĝis kune ni
Ni vere feliĉegis, eĉ ekpensis pri famili'

Pasportserve gastis ĉe ni hieraŭ iu hom'
Pasportserve gastis ĉe ni hieraŭ vira hom'
Li amindumis mian inon, kaj kune ili fuĝis el la dom'

Do mi sidas plore-sole - malgajas pro forir' de ŝi
Do mi sidas sole-plore - malĝojas pri forir' de ŝi
Malfeliĉe mi gitaras, kaj la pasportservan bluson kantas mi

Eksteraj ligoj

pasportserva_bluso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)