Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pastis_jano_bovojn_tri

Paŝtis Jano bovojn tri

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloPásol Jano tri voly
MIDIpasxtis_jano_bovojn_tri.mid

Teksto

/: Paŝtis Jano bovojn tri, ĉe arboj, :/
paŝtis Jano bovojn tri
sur la verda trifoli',
sur la verda
trifoli', ĉe arboj.

/: Atakvenis rabistar' — ĉe arboj :/
atakvenis rabistar'
avida je rabofar',
avida je rabofar' — ĉe arboj.

/: Donu al ni jakon, hej — ĉe arboj :/
donu al ni jakon, hej,
por paŝtita sekalej',
por paŝtita sekalej' — ĉe arboj.

/: Mi ne donos ĝin al vi — ĉe arboj :/
mi ne donos ĝin al vi,
trakti kun vi volas mi,
trakti kun vi volas mi — ĉe arboj.

/: Kun li ili traktis nun — ĉe arboj :/
kun li ili traktis nun,
plu ne vivis li sub sun',
plu ne vivis li sub sun' — ĉe arboj.

/: Kuŝas Jano morta jen — ĉe arboj, :/
kuŝas Jano morta jen,
kovras lin la rosmaren',
kovras lin la rosmaren' — ĉe arboj.

pastis_jano_bovojn_tri.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)