Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasxu_kuragxe_ni_fratoj

Paŝu kuraĝe ni, fratoj

Muziko prilaboro de V. Belyj
TekstoL, Radin
E-tekstoK. Gusev
Origina titoloСмело, товарищи, в ногу!
MIDIpasxu_kuragxe_ni_fratoj.mid

Teksto

Paŝu kuraĝe ni, fratoj!
Hardu nin lukta fervor'
Al la libero trabatu
Bruste ni vojon kun glor'.
(2x)

Oni en ĉenoj nin tenis
En la mizer' kaj malsat'
La nigraj tagoj forsvenis,
Vokas libero nin, frat'!
(2x)

Tuj ni renversu en vero
Regnon de jug' kaj mizer',
Kaj levu super la Tero
Ruĝan standardon Liber'!
(2x)

pasxu_kuragxe_ni_fratoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)