Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patro_mi_vokas_vin

Patro, mi vokas vin

AŭtoroTheodor Körner (1813)
E-tekstoBernhard Loesche
Origina titoloVater ich rufe Dich

Teksto

Patro, mi vokas Vin!
Tondras terure mortiga pafado,
Fajre eklumas ĉirkaŭe fulmado.
Ĉefmilitestro, mi vokas vin!
Patro, konduku min!

Patro konduku min!
Se min renkontos ĉu venko, ĉu morto,
Ĉio fariĝas nur per via forto.
Laŭ via volo konduku min!
Di’, mi ekkonas vin!

Di’ mi ekkonas vin!
Se la folioj tremetas aŭtune,
Se pafoj eksonas kaj glavtinto kune,
Fonto favora, mi konas vin:
Patro, vi benu min!

Patro, vi benu min!
Al vi la homa vivad' apartenas;
Vi ĝin donacas, kaj vi ĝin reprenas.
Por vivi, por morti ekbenu min!
Patro, mi laŭdas vin!

Patro, mi laŭdas vin!
Ni ne batalos pro tera bonaĵo;
Estu gardota per glavoj sanktaĵo!
Mortante, venkante mi laŭdas vin.
Al vi mi donas min!

Al vi mi donas min!
Se min salutas de l' morto bruado;
Super sangplena de l' vejno fluado,
Al vi, sinjoro, mi donas min:
Patro, mi vokas vin!

patro_mi_vokas_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)