Pensiga afero por proletoj

MuzikoMelodio de “Im Krug zum grünen Kranze”
Esperanta tekstoJ. BURGER
Tipotraduko

Dum via viv' surtera
Laboru laŭ tutfort'!
Ripozon vi ricevos, …
Sed nur post via mort'.

Ne plendu pri malsato
Eĉ nur per unu vort'!
Vi havos kukon, vinon,…
Sed nur post via mort'.

— “Feliĉostat' plej alta” —
Jen nia homa sort';
Vi vivos en plezuro,…
Sed nur post via mort'.

Per via bapt'-atesto,
— La porĉiel'-pasport' —,
Vi venos en ĉielon,…
Sed nur post via mort'.

  • pensiga_afero_por_proletoj.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)