Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pensoj_miaj_pensoj_miaj

Pensoj miaj, pensoj miaj

Muzikoukraina popolkanto
TekstoT. Ŝevĉenko
E-tekstoK. Gusev
MIDIpensoj_miaj_pensoj_miaj.mid

Teksto

Pensoj miaj, pensoj miaj,
Ve' kun tiaj, vere!
Kial vi en sombraj vicoj
Staras surpapere?
Kial vento vin ne blovis
Polve en la stepon,
Ne fordormis la malĝojo
Kiel panjo bebon?

Pensoj miaj, pensoj miaj,
Filoj, floroj lastaj,
Mi vin gardis, mi vin vartis
En la kampoj vastaj
Iru, filoj miaj, hejmen,
Al Ukrainio,
Sed mi orfe en fremdujo
Velkos je nenio.

Hejme trovos vi amikajn
Vortojn, bonan koron,
Tie fine trovos veron
Kaj eĉ, eble, gloron…
Do karesu, mia kara
Tero Ukraina,
Miajn filojn senprudentajn
Per la man' patrina!

pensoj_miaj_pensoj_miaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)