Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pincx_pincx_pigo

Pinĉ’, pinĉ’, pigo

Muzikohungara popolkanto
E-tekstoAdalberto Hules
Origina titoloCsip csip csóka
MIDIpincx_pincx_pigo.mid

Ludo por infanetoj 2-3-jaraj:
Plenkreskulo pinĉetu la mandorson de infano per sia dik- kaj montrofingro, la infano per sia alia mano pinĉetu tiun de plenkreskulo, la plenkeskulo per sia alia mano faru same. Kantane, je la ritmo movu la manojn supren-malsupren. Kiam sekvas la teksto “huŝ”, faru, kiel oni forpelas la birdojn.

(uzu por ritmoekzerco)

Teksto

Pinĉ’, pinĉ’, pigo
Blinda korniko
donu al mi vian ĉaron,
sekvas la foiro!
Sidas ĝin kokino!
Forpeladu ŝin do!
Huŝ, huŝ, huŝ, huŝ!

pincx_pincx_pigo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)