Plendo najtingala

Muzikotaĝika popolkanto
E-tekstoK. Gusev
MIDIplendo_najtingala.mid

La najtingala
Kanto sen fino
Triste sonoras
Pri l'amatino.

Refreno:

Ne plu kaj ne plu,
Kaj ne plu, kaj ne plu
Sen amata mi
Vivi povas.

Noktoj aprilaj
Brilas lunore,
Triloj la koron
Tuŝas sonore.

Refreno

Tiel vi belas,
Mia fiero…
Ĉu restos sola
Mi sur la tero?

Refreno

  • plendo_najtingala.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)