Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pli_forta_ol_vi

Pli Forta ol Vi

MuzikoRebecca SUGAR
Esperanta tekstoJoe FUMAI
Tipotraduko
Originala plenumoEstelle
Originala tekstoRebecca SUGAR

Ĉi tiu kanto venas el la kartuno “Steven Universe”.

Teksto

Ho, bone, vi ambaŭ eskapis? Kaj vi kunfandiĝis? Kial? Kunfandiĝo nur estas fia taktiko por fortigi feblajn gemojn. Ne plu ridindiĝu! Mi vidis kion vi vere estas!

Hehehe… Vi vidis nenion.

Jen Grenato, kunigita.
Kaj mi neniam malvenkos kontraŭ iu, kiel vi,
Mi estas fortigita.
Pro viaj agoj, vi estos punita.

Ni ambaŭ ne sekvos viajn regulojn.
Batalu, ne uzante viajn ludilojn.
Nur estas ni kaj vi.
Vi ne povos min tuŝi!

Ne hezitu provi doni al mi baton.
Neniu povas ŝanceli mian staton.
Vi kredas, ke nia am’ estas maldeca.
Vi ĵaluzas ĉar vi estas soleca!

Spit’ al via cel’, ni vivas fiere.
Ni ĉiam restos tiamaniere.
Se vi disigos nin, ni kuniĝos denove.
Fronte al mi, vi luktas senpove.

Mi estas
A-a-a-amo,
A-a-a-amo,
A-a-a-amo.

A-a-a-amo,
A-a-a-amo,
A-a-a-amo.

Ne tuŝu tion! Vi ĉiuj estas malkompetentaj!

Estas via vico, Perlo!

Nu, ŝipo. Turniĝu!

OoOoOoOoO…

Du duonoj de unu.
Jen kiu mi estas.
Kaj se vi kredas, ke vi venkis,
Vi komplete malpravas.

Mi estas sentimento,
Kiu daŭros por ĉiam.
Vi tuŝos nek ĉi tiun planedon,
Nek tiujn, kiuj indas je mia am’.

Ne hezitu provi doni al mi baton.
Neniu povas ŝanceli mian staton.
Vi estas orgojla, do vi min ne timas,
Vi eraras, do vi min malestimas.

Tamen, mi ne nur estas du gemoj.
Mi estas la sum’ de iliaj emoj.
Ilia kolero. Ilia pacienco.
Mi estas konscienco.

Mi estas a-a-a-amo,
A-a-a-amo,
A-a-a-amo.
Estas pli forta ol vi.

A-a-a-amo,
A-a-a-amo,
A-a-a-amo.
Estas pli forta ol vi.

Grenato!

La ŝipo kraŝos!

Kion pri Lazurito?

Tempo mankas!

A-a-a-amo,
A-a-a-amo,
A-a-a-amo.
Estas pli forta ol vi.

A-a-a-amo,
A-a-a-amo,
A-a-a-amo.

Eksteraj ligoj

pli_forta_ol_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)