Uzantaj iloj

Retejaj iloj


plora_kant

Plora Kant'

Teksto/MuzikoNick Cave & The Bad Seeds
TradukisGrigorij AROSEV

“The Weeping Song” de Nick Cave & The Bad Seeds

Teksto

Em D Em
Descendu, fil', al rivero.
Em D Em
Virinoj tie ploras, fil'.
Em D Em
Ploras kun ard' kaj kolero,
Em D Em
kun ribelo kaj humil'.

- Diru, patro, kial ili ploras?
- Pri la viroj kun ĉagren'.
- Kaj kial ankaŭ viroj ploras?
- Ĉar virinoj ploras, jen.

Refreno:

D Em
Ĝi estas plora kant',
D C Em
la kanto de la plor',
D C Em
sonanta dum la dorma hor'.
D Em
Ĝi estas plora kant',
D Em
sed mi ne estos plu plorant'.

- Patro, diru, kial la infanoj ploras?
- Simple ploras, ploras nur.
- Ĉu vere ili simple ploras?
- Jes, sed vera plor' venos kun futur'.

Refreno

- Ho patro, ĉu vi vere ploras?
Plenlarmas la anim' kaj kor'.
Ho patro, mi pardonon petas
Pro viaj larmoj kaj via plor'.

Refreno
plora_kant.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)