Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pluku_ne_la_florojn

Pluku ne la florojn

TekstoTomas FREJARÖ
MuzikoTomas FREJARÖ
KantasLa Perdita Generacio (Anna)

Akordoj

Am E7 F E7
Dm Am E7 Am
Am E7 F E7

Teksto

pluku ne la florojn belajn, kara mia
lasu ilin brili tra somer'
lasu ilin vivi
lasu ilin aparteni al neniu
ne kaptiĝas la mister'

pluku ne la birdojn belajn, kara mia
lasu ilin flugi tra somer'
lasu ilin kanti
lasu ilin liberemi
enmaniĝo kaŭzus morton de l' mister'

pluku ne la homojn belajn, kara mia
lasu ilin ami tra somer'
lasu ilin vagi
lasu ilin tabasami
ĉiuokaze malkapteblos la mister'

pluku ne la florojn belajn, kara mia
lasu ilin brili tra somer'
lasu ilin vivi
lasu ilin aparteni al neniu
ne kaptiĝas la mister'

pluku_ne_la_florojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)