Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pluvas_harmoni

Pluvas

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

Pluvas, kaj mi vagas sur la stratoj,
tre foras geamikoj kaj gefratoj,
ni tro multaj estis hejme,
ne restis por mi lok',
mi foriris esper plene,
obeante al fora vok'.

Kokete min logadas la hoteloj,
surtable plenaj platoj kaj boteloj,
ĉirkaŭas min riĉeco —
malplenas mia poŝ',
jam mankas eĉ panpeco,
forflugis ĉiu groŝ'.

Pluvas, pluvas, kaj mi frostas,
ĉi tie eĉ la varmo multekostas,
tre bele estus festi
ĉe hejma fajroflam' —
mi devas tamen resti
por ĉiutaga pan'.

pluvas_harmoni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)