Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pluvo

Pluvo

Aŭtoro nekonata

Teksto

Pluvo -
La nebulo grizkurtena.
Pluvo -
Aranea ret' fadena.
Pluvo -
Flugo trista de birdaroj
Al la fremdaj malproksimaj maroj.

Pluvo -
Kaptis via min sopiro.
Pluvo -
De somera sunsubiro.
Pluvo trafis mi al via regno.
Pluvo -
Estu por mi degna.

Turniĝas la folia rond',
Kuŝiĝas ĉie en malord',
Velkintan herbon kovras kun melankolio.
Kaj ni vagadas jen sen vort'
En ĉenoj de lŝilenta mond'.
Kaj nur la pluvo flustras sian melodion.

Pluvo -
Malkombitaj river-bordoj.
Pluvo -
Foliaraj susur-sonoj.
Pluvo -
Vi ekregis, vagabondo,
En ĉiel', sur Ter', en tuta mondo.

Pluvo -
Kaptis via min sopiro.
Pluvo -
De somera sunsubiro.
Pluvo trafis mi al via regno.
Pluvo -
Estu por mi degna.

Turniĝas la folia rond',
Kuŝiĝas ĉie en malord',
Velkintan herbon kovras kun melankolio.
Kaj ni vagadas jen sen vort'
En ĉenoj de l'silenta mond'.
Kaj nur la pluvo flustras sian melodion.

pluvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)