Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pola

Pola

MuzikoKim J. HENRIKSEN (Kimo) kaj Micke ENGLUND
TekstoJoMo (?)
PlenumasJoMo

Parodio de la kanto Sola de Amplifiki.

Teksto

Mi pagis kotizon al IJK
Foriris kun amikoj ĝis Kerkrado al la vojaĝ'

Mi estis novulo kaj neniun konis, sed tamen, kun homoj tie mi salutis, kisis, brakumis kaj estis gajaj. Laŭ la programo mi iris al la rumba kurso, kaj inter multaj aliaj banaluloj mi vidis ŝin. Kun ŝiaj blondaj haroj kaj bluaj okuloj kaj pinta ĉarma nazo, ŝi similis al mi diino de beleco. Mi paŝis al ŝi kun timeteco, sed tute ne gravis, kaj ŝi estis ridanta kun sia amikino. Mi demandis tiam “de kiu lando vi do venas?” kaj kun neforgesebla rideto ŝi diris:

Refreno 1:

Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola

Poste ni renkontiĝis en diversaj aliaj ejoj: Londono, Parizo, kaj eĉ IS en Germanio. Finfine dum la paskaj ferioj de la sekva jaro mi povis trovi minibuson, kiu veturis al Silezio. Tie mi manĝis terpomojn, ĵemnjakojn,1) kartoflojn,2) kaj ankaŭ terpomojn. Ni desegnis aglojn sur la neĝo per niaj korpoj. Ni akvumis unu la alian dum paska lundo. Ni rigardis kantantajn fortepianojn en televido. Mi akompanis ŝin ĝis preĝejo ĉiun tagon.
Ni estis gastigitaj ĉe amikoj por kukmanĝegado trifoje tage. Estis ankoraŭ minus tri gradoj, kaj ĉe mi jam printempis, ĉar

Refreno 2:

Ŝi estas pola, pola, pola
Ŝi estas pola, pola, pola
Ŝi estas pola, pola, pola
Ŝi estas pola, pola, pola

Li pagis kotizon al la kongres'
Sed ankoraŭ restis multe por la vojaĝ'

De Krakovo ĝis Romo li iris por renkonti siajn amikojn. Kun ili li salutis, kisis, brakumis kaj estis gajaj! Poste ili elektis novan ĉefon de la LKK. Kiam malfermiĝis la granda fenestro sur la balkono, sub ĝi sur la placo atendis miloj da homoj, kaj per televido ankoraŭ milionoj da aliaj atendis. Li aperis sur la balkono, kaj kun lia rideto diris:

Refreno 1 (trifoje)
1)
“ziemniak” estas terpomo en la pola.
2)
“Kartoffel” estas terpomo en la germana.
pola.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)