Uzantaj iloj

Retejaj iloj


popolvolana_himno

Popolvolana himno

Noto: Rusa (Popola Volja-partia himno) en marŝritmo

Teksto

Fratoj, kuraĝon ne perdu
En la batala danĝer',
Landon — patrinon defendu
Pro la honor' kaj liber'!

Rekantaĵo

Se jam perei ni devos
En luktoj kun tirani'
Ehon de l’ago eklevos
Viva la generaci',
Viva la generaci'!

Ili nin murdu, turmentu,
Tenu ĝis mort' en karcer',
En la minejojn forsendu,
Premu per ĉia sufer'.

Rekantaĵo
Ĝemas premite kaj plendas
Plore la proletari',
Manojn al ni li etendas,
Helpon atendas de ni!

Rekantaĵo

Mond' renaskita ekfloros,
Havos liberon homar';
Bene ĝi nin rememoros,
Venos al nia tombar'.

Fino

Do se perei ni devos
En luktoj kun tirani'
Eĥon de l'ago eklevos
Viva la generaci'!
popolvolana_himno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)