Uzantaj iloj

Retejaj iloj


por_felicxo_sur_la_tero

Por feliĉo sur la tero!

MuzikoMelodio de “Wolgalied”
Esperanta tekstoJ. BURGER
Tipotraduko

Teksto

Laŭ doktrino religia
Estas korpo de la hom'
Por “animo nemortebla”
Nur la senvalora dom'.

Multaj malsaĝuloj agas
Laŭ ĉi pastra teori',
Malzorgante sian korpon,
— Tute kontraŭ la raci'.

Tial for la religiojn
Kun la reakcia far'!
Por — “feliĉo sur la tero”
Batalegu nia ar'!

Flegu vian korpon nudan
Laŭ princip' de l' novkultur'
En aero, lumo, suno:
— Rekompencas vin natur'!

Sana korpo, klara penso
En la servo de l' liber'
Sole estas socialismo:
— Nia celo sur la ter'!

por_felicxo_sur_la_tero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)