Por Paco

Teksto
Muziko
Gianfranco MOLLE

Teksto

Jen mia propono,
sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ĝi tuŝas vian konsciencon.

Ne post imponaj fasadoj,
kun ĵurnalistoj en balkono:
aranĝu ĝin ĝia kuŝ-hospitalo
Morgaŭ miregos en ĵurnalo:

“Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias,
ke homa vivo kostas iom pli
ol ŝtatestroj kutime opinias”.

Jen pacpropon' de ordinara mi.

QR-Kodo
QR-Kodo Por Paco (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net