Por Tiuj Kiuj En Maro

Aŭtoro Aleksandr MAKAREVIĈ, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Memoru ni, ke en komenco
De l'vojo, sen sperto kaj fam',
Ni faris boatojn, nomatajn laūsence
Kredo, Espero kaj Am'.

Kaj kune dankis Destinon,
Ke nin ne katenas ter',
Kaj ondojn kunkantis, kaj ĉiu kvina
Mem stiris kun ĝoj' kaj fier'

Refreno:

Findrinkas mi
Por marvagantoj.
Por vi, kiuj en la uni'
Kun la bonŝanco kaj ond'.
Kaj se en la anim'
Vi estas esperantoj
En ĝoj' kaj amaro,
Do el ŝtorma maro
Vi trafos al via bord'.

Kaj vane timigis nin ŝtormoj,
Ĉar scias ĉiu marist',
Ke ŝtormoj subitaj fariĝas nur normo
De la enmara ekzist'.
Ŝtormoj fortigas manojn -
Kaj skuno ŝvebas tra blu',
Sed ofte sen vento eĉ mense sanaj
Frenezas pro la enu'.

Refreno
QR-Kodo
QR-Kodo Por Tiuj Kiuj En Maro (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net