Uzantaj iloj

Retejaj iloj


por_vidi_la_mondon_kanto

Por vidi la mondon

MuzikoSándor CSIZMADIA
E-tekstoPéter RADOS
KantasAnjo Amika

Teksto

Por vidi la mondon, ek al la vojo!
Por sperti novaĵojn spronas la volo.
Sperti novaĵojn, trovi amikon,
Al trista, al laca doni fortigon.

Malvastas l’urbo, mi volas iri,
Eku amiko, temp' mankas miri.
En polvaj ŝuoj, tamen ĝojkore
Tintas vekilo, al voj' aŭrore.

Aliaj la homoj, aliaj urbegoj,
Inter la montoj sin paŝtas gregoj.
En kor' kolektas mi belon, bonon,
La sonĝoj pelas for vagantan homon.

En la danĝero homoj min savas,
Se mi soifas, akvon mi havas.
Por vojaĝanto jen land', se laca,
Sub la ĉielo jen dormo la paca.

por_vidi_la_mondon_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)