Uzantaj iloj

Retejaj iloj


post_gaja_kantado

Post gaja kantado ĉe trinkofesten'

E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloDer Sang ist verschollen

Teksto

Post gaja kantado ĉe trinkofesten',
Vagadas mi sen konsider'.
/: Vidiĝas de l’domoj ebria' mien',
Ondfluas la nigra river'. :/

La nuboj rapidas dancante en rond’,
Ekfalas stelet' al la ter', —
/: Sed kiel ŝtonego kaj akso de l’mond'
Mi staras sen tim' de danĝer'. :/

En ĉiuj stratetoj jam regas silent’,
Mi frapas al kelka dompord’, —
/: Mi estas senhejma, diboĉa student',
Kaj vento blovegas el nord'. :/

Per signoj min vokas de alta balkon'
Knabino kun blonda buklar'.
/: Tuj rampas mi supren, aŭdiĝas belson'
El kordoj de mia gitar'. :/

Varmege kisadas en ama ekbrul'
Min fremdan la bela knabin',
/: Mi estas studento, diboĉa vagul',
Pro kio karesas ŝi min? :/

post_gaja_kantado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)