Uzantaj iloj

Retejaj iloj


postrigardata_karavano

Postrigardata Karavano

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA

Teksto

Postrigardate de infano, neordinara karavano
Lante malaperas en kampara panoram'
Estas trupo de muzikistoj, de marionetludistoj
Estonte dum kermeso la apogeo de la program'

Kiel ĉiam babilante, ŝercante kaj ridante
Normale la artistoj kondukas dum la maten'
Intertempe la gvidanto transdonas al lernanto
La lertaĵojn bezonatajn
La sekretojn de prezentado kun la fama arleken'

postrigardata_karavano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)