Uzantaj iloj

Retejaj iloj


postsomero_super_la_pontoj

Postsomero (super la pontoj)

Teksto

Kiu kredintus en frua maten'
ke la vespero
tiel finiĝus en urba marĝen'
en postsomero

kiu kredintus ke sidus ni du
ĉe panoramo
sube distance la lumo kaj bru'
la lasta tramo

Refreno:
kaŝu nin nokto
nia sonĝo ne estas krim'
la tag' estas vokto
jam vokanta de l' malproksim'

en la kvieto post la aventur'
super la pontoj
ne distingeblas en nokta obskur'
niaj estontoj

ĉu miaj trajtoj en nuna versi'
vere validas
ĉu promenitoj de iama mi
apud mi sidas

Refreno


Refreno

Eksteraj ligoj

postsomero_super_la_pontoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)