Uzantaj iloj

Retejaj iloj


povus_esti_simple

Povus Esti Simple

Kantas Persone, teksto: Martin & Bertilo WENNERGREN; muziko: Martin

Teksto

search?q=745287.3cc2715a&btnI=lucky
Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier'
Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer'
Provas mi diveni per geomanci'
Sed la sablaj vortfiguroj nur rakontas tion ĉi:

Refreno:

Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias)
Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas)
Povus esti simple, sed estas ne

Hejmen en la nokto, malfrua teregal'
La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual'
Se vortoj ne rivelos la enigmon de l' futur'
Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur'

Refreno

Iam kvazaŭ marionet'
Dancis aĵura siluet'

Je la tria horo ŝi jam iras for
Restas sola mi kun akompano de aŭror'
Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun'
Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun'?

Refreno
povus_esti_simple.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)