Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pragaj_kursoj_1994

La Balado pri l' Pragaj Kursoj en MCMXCIV

TekstoEduard WERNER kaj Wolfram DIESTEL
Muzikolaŭ meldodio “Es war ein König in Thule”

Teksto

Okazis kursoj fojon en granda urbo Prag',
ni trovis tuj la vojon, ja gvidis verda sag'.

“Do lernu!” ja ordonis al ni instruistar'.
Sed baldaŭ ni jam dronis en ĉeĥa biermar'.

Disputis je grandmiro taglonge ĉies buŝ'
pri ĉirkaŭlampa iro de sensignifa muŝ'.

Lernadon favoregis ĉeĥa restoraci',
jen PIVon ni ne legis, trinkebla estis ĝi.

Vortlistojn ĝis mateno kursestro lernis jam -
lernantoj nur kun peno post nokta danc' kaj am'.

En tria leciono jam ĉesis la tortur',
post horo kaj triono alvenis unu nur.

Dum kurso aŭtogena ni svenis kvazaŭ vaks',
por kelkaj estis ĝena ripeta daŭra laks' .

Al kursoj kontribuis organo de l' naci',
metroparol' instruis de l' ĉeĥa lingvo sci':
“UKONC'ETE VÝSTUP A NÁSTUP, DVER'E SE ZAVÍRAJÍ.
PR'ÍS'TÍ STANICE: Z'ELIVSKÉHO.”

Muzikfolio

pragaj_kursoj_1994.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)