Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pragaj_kursoj_1995

La Balado pri l' Pragaj Kursoj en MCMXCV

TekstoEduard WERNER kaj Wolfram DIESTEL
Muzikolaŭ melodio de “La Marvirineto”

Teksto

En Prago kunvenis granda lernantar',
sesdek homoj estis ni.
El ili italoj nombris tridek kvar,
pri aliaj ne estas sci'.

Refreno:

Krokodilojn ĉasu ni
en regurbo de Ĉeĥi'.
Esperanton lernante kaj itale parolante,
krokodilojn ĉasu ni.

Matene, post horoj du, ricevis jam
manĝaĵon kaj kafon ni.
Kelneroj prizorgis nin kun granda am',
ni malsatis pli kaj pli.

Refreno

En granda kaverno dum la tagekskurs'
post multa malfacil'
surprizis nin la ostoj de praurs'
kaj cetere krokodil'.

Refreno

Diligente surgrimpis al la altnivel'
de la Praga Burgo ni.
Kiam fine ni staris antaŭ la kastel'
ja fermita estis ĝi.

Refreno
pragaj_kursoj_1995.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)