Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pri_koloroj

Pri Koloroj

El la germana: “Bunt bunt bunt sind alle meine Kleider…”

Teksto

Blankaj estas ĉiuj miaj vestoj.
Blankas ĉio, kion havas mi.
Al mi tre plaĉas ĉio kio blankas,
ĉar mia kara estas muelist'. (2-foje)

Nigraj estas ĉiuj miaj vestoj.
Nigras ĉio, kion havas mi.
Al mi tre plaĉas ĉio kio nigras,
ĉar mia kara - ja kamentubist. (2-foje)

Bluaj estas ĉiuj miaj vestoj.
Bluas ĉio, kion havas mi.
Al mi tre plaĉas, ĉio kio bluas,
ĉar mia kara estas ja marist'. (2-foje)

Verdaj estas ĉiuj miaj vestoj.
Verdas ĉio, kion havas mi.
Al mi tre plaĉas, ĉio kio verdas,
ĉar mia kara - ja esperantist'. (2-foje)

Buntaj estas ĉiuj miaj vestoj.
Buntas ĉio, kion havas mi.
Al mi tre plaĉas, ĉio kio buntas,
ĉar mia kara estas ja pentrist'. (2-foje)

pri_koloroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)