Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pri_sinjoro_halevin

Pri sinjoro Halevin’

E-tekstoJan Van SCHOOR

El la xv-a jarcento.

Teksto

Kanteton kantis Havelin’,
Ĉiu aŭdant’ sopiris lin.
Kaj tion aŭdis reĝidin’,
Kies gepatroj amis ŝin.

Al sia patro petis ŝi:
„Ĉu vi povas mi al li?”
Ho ne, filino, ne vi, ne;
Vi ankaŭ ne revenus, ve!”

Al la patrino petis ŝi:
„Ĉu iri povas mi al li?”
„Ho ne, filino, ne, vi ne;
Vi ankaŭ ne revenus, ne!”

Al la fratino petis ŝi:
„Ĉu iri povas mi al li?”
„Ho ne, fratino, ne, vi ne;
Vi ankaŭ ne revenus, ve!”

Al sia frato petis ŝi:
„Ĉu iri povas mi al li?”
„Ne gravas kien iras vi,
Se vian ĉaston gardos vi
Kaj kronon rekte portos vi.”

En ĉambron iris la knabin’;
Kiel por fest’ ŝi vestis sin.
Per kio vestis ŝi la korpon?
Per delikata ĉemizeto.

Kion ŝi portis sur la bluz’?
Juvelojn el brilanta or’?
Kaj kion sur la ruĝa rob’?
Je ĉu flanko orbuton’!

Kio ornamis ŝian kolon?
Maloftaj, multekostaj perloj.
Kio do brilis en la har’!
Multpeza kron’ el pura or’.

Eksidis ŝi sur la ĉeval’
Plej bona el la patra stal’.
Sidante kiel kavalir’
Ŝi ĝoje rajdis tra l’arbar’.

Kaj en l’arbaro Halevin’
Subite ekrimarkis ŝin.
Li diris: „Mi salutas vin,
Ho, brunokula virgulin’!

La vojon kun li ŝi daŭrigis
Kaj multon ili priparolis.
Ĉe pendtrabejo ili venis
Virinkadavroj tie pendis.

Kaj diris tima Halevin’:
„Elektu, bela virgulin’,
Kiel mi tuj mortigos vin.’
Ni, se elekti povas mi,
Perglavan morton ŝatas mi.

Sed la mantelon vi demetu:
Sang’ virgulina forte ŝprucas,
Mantelon vian ne makulu.”
Dum li demetis la mantelon,
Jam lia kapo terenfalis.
Lang’ lia ankoraŭ parolis:

Jen iru en la tritikon
Kaj ludu mian kornon,
Ke aŭdu ĝin miaj amikoj!”
Ne ne tritikon iros mi,
Ne vian kornon ludos mi,
Ne laŭ dir’ via agos mi.

Sub la pendtrabaron iru vi,
Balzampoteton prenu vi,
Kaj mian kolon ŝmiru vi.”
„Ne sub pendtrabaron iros mi,
Ne vian kolon ŝmiros mi,
Ne laŭ dir’ via agos mi.”

La kapon prenis ŝi ĉe l’haroj
Kaj lavis ĝin en fonto klara.
Sidante kiel kavalir’,
Ŝi ĝoje rajdis tra l’arbar’.

Kaj duonvoje la patrin’
De Halevin’ renkontis ŝin:
„Ĉu mian filon vidis vi?”
„Mortinta estas via filo;
Neniam plu vi lin revidos.

Li estas morta, Halevin’;
La kapon portas mi ĉe l’sin;
La ruĝa sang’ makulis min.”
Venante ĉe l’kastelpord’
La kornon ludis ŝi kun fort’.

Kaj ŝia patro je l’eksci’
De tio ĉi tre ĝojis li.
Okazis festoj kaj festen’:
La kap’ sur tablo staris jen.

pri_sinjoro_halevin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)