Uzantaj iloj

Retejaj iloj


primavera_tango

Primavera Tango

MuzikoSergej NIKITIN
Teksto
E-teksto

Teksto

D G D G
Jen laŭ mondo iras via samteran'
A D G
al si mem malĝoje ridetante.
D G D G
Ekparolu vi kun li pri io ajn -
H7 Em
ŝajnas lia koro en malsan'.

Refreno:

Am7
Alvenas tempo -
D7 G7
birdoj hejmen flugi celas,
C7 F#7
neĝaj montoj fordegelas,
H7 Em
vekiĝas ter'.
Am7
Alvenas tempo -
D7 G7
homaj koroj ekribelas,
C7 F#7
kaj tiun tempon
H7 Em
oni nomas primaver'.

Kaj apenaŭ helpos validol' al kor' -
tutegale restos intermitoj.
Batu kapon kontraŭ muro kun fervor' -
helpos vin neniu profesor'.

Refreno

Flugu Aŭstralion vi sen la babil',
tie nun aŭtuno plej verŝajne.
Kaj dum duonjaro sen la kuracil'
estos por vi gajo kaj trankvil'.

Refreno

Teksto 2

Iras jen tra vasta mondo la strangul',
ridetante triste al homaro.
Nur pri bagateloj pensas la junul',
kor' ekkantis ial ĉe strangul'.

Refreno:

Alvenas tempo -
flugas jen al ni birdaro,
fluas neĝo de montaro
ja en la ver'.
Alvenas tempo -
kapojn perdas la homaro
kaj tiu tempo havas nomon primaver'.

Eĉ ne provu koron kuracigi vi,
tutegale kantos ĝi sencese.
Kaj ne frapu per la kapo muron vi,
neke kuracisto savos vin.

Refreno

Sen la plend' veturu vi al Aŭstrali',
ĝuste nun aŭtunas en ĉi lando.
Dum duon' de jaro sen doktora kri'
ree estos bonhumora vi.

Refreno
primavera_tango.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)