Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempa_melankolio

Printempa melankolio

Teksto kaj muzikoMiĥail Povorin

Teksto

Denove la printemp' kruele trompis min.
Rigardu la fenestron, kaj vi kredos:
Faladas post neĝer' neĝer-petolulin',
Ĝis kiam la arme' de l' neĝo en kulmin'
La tutan teron, la tutan teron, la tutan teron ekposedos.

Etendu manon nur, kaj tuj degelos ĝi,
Kreaĵ' belega, sed kun kor' glacia,
Kaj de sur mia polm' forglitos sen pasi',
Kun adiaŭa bril' neglektos varmon ĉi
Je mia sento, je mia sento, je mia sent' melankolia.

Ĉu tio estas leĝ' eterna de l' natur',
Ke varmon ĉiam la neĝer' evitas,
Aŭ ne sufiĉas varm' en polmo mia nur?
Neĝero post neĝer' per moko kaj forkur'
Karesan geston, karesan geston, karesan geston mian spitas.

Kaj jaron post la jar' frostiĝas la anim',
Ĉar juna ard' ne povas ĉiam flami,
Kaj en animo mia daŭre kreskas tim',
Ke venos la somer' benita laŭ rutin',
Sed jam la koro, sed jam la koro, sed jam la kor' ne povos ami…

Videoj

MIDI-dosiero

printempa_melankolio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)