Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempo_alportas_sxaftondadon

Printempo alportas ŝaftondadon

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIprintempo_alportas_sxaftondadon.mid

Teksto

Printempo ja estas sezono
Por tondi la lanon de ŝaf’,
Kaj petante bienan laboron,
Okcidenten vagadas amas'.
Kun ĉifona pakaĵ' sur la ŝultro,
Kaj ladopotvoj-kamarad',
Mirigas ni ĉiun novulon
Pro fora translanda irad'.

De Bunabraj1) ĝis la landlimo,
Al Burk' tien-reen kun ĝoj',
Ĉe la montoj kaj valoj vi vidos
Tondistojn sur valabi-voj’.
Nun ĉesas tondada laboro,
Je lanosezona finiĝ'
Vi vidos nin dande kuirantajn
La kukojn ĉe riverkurbiĝ'.

1)
Bunabraj = Ŝaftondejo en Nova Sud-Kimrio.
printempo_alportas_sxaftondadon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)