Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempo_en_vieno

Printempo en Vieno

MuzikoRobert STOLZ
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko

Teksto

Venu kaj rigardu el
La fenestro: Jen —
Blu-kolore la ĉiel'
Brilas en seren'.
Ridas la dimanĉa sun',
Do al Dio dank'!
Blankan vian veston nun
Prenu el la ŝrank'.
Kun la tuta famili'
Al la Prater migros ni.

Rekantaĵo:

La arboj de l’ Prater alprenis
Denove vestaron el flor'.
Kun revoj kaj ravoj revenis
Printempo en suno kaj or'.
Denove kun rido jubila
La mondo fariĝis eden',
Do ĝoju, ĝoju pri la
Printempo-alven' en Vien'.

Estu nur amuzi nin
Hodiaŭa far',
De la Sivering-a vin'
Frandi sen avar'
Kaj — juhu! — post la aer'-
Balancil-vetur'
Ni, ke tremos eĉ la ter',
Dancos kun plezur'.
En petolo ĝis ebri'
Trinku, dancu, kantu ni.

Rekantaĵo

printempo_en_vieno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)