Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pripensu_sinjor_senatoro

Pripensu, senjor' senatoro!

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoManfred Arnold
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa

Teksto

Am
Vi donis, sinjor' senatoro,
E7
La voĉon, favore al bomb'.
Am
Al nova, al pura, “humana”
A7
Kun nesuperebla aplomb'.
Dm
Por stopi progreson socian
Am
Vi ĝin opinias rimed',
C
Sed paco kaj socialismo
Dm E7
Neniam por vi estos pred',
F E7
Neniam por vi estos pred'!

Ĉu kredas vi, tiu rezulto
De via milita esplor'
Redonos al vi la potencon
De iam', senjor' senator'?
La bombo ne povas returni
La radon de l' mondhistori',
Ĉar nuna homar' jam ne kuros
En sian perejon por vi. - 2-foje

Refreno:

Am G Am G
Pripensu, pensu, senjor' senatoro
Am G Am G
Meditu ĝisfunde pri l' plan'.
Am G Am G
Kaj pri ĝiaj, ĝiaj limoj kaj sekvoj:
Am G F
Vi sidas sur propra vulkan'.
Am G Am
Pripensu, pensu, senjor' senatoro

Pripensu, senjor' senatoro,
Por kiu ekzistis danĝer'?
Ĉar nuntempe neatingebla
Neniu ja estas sur ter'!
Ne ĝenos ja “pura armilo”
Ekmarŝon de l' popolamas';
Jam estas la brak' tro mallonga,
La brako de ekspluantklas'. - 2-foje

Refreno
pripensu_sinjor_senatoro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)