Pro malnova amikec’

Muzikoangla popolkanto
E-tekstoWiesław Tomaszewski
MIDIpro_malnova_amikec2.mid

Teksto

Malnovan amikecon ĉu
ne trovas rememor';
juneca ĝoj' ĉu jam ne plu
revenos al la kor'?!

Pro junaj jaroj, ho amik',
pro ĝoj' de juna spec'
plenumu toston, jen kalik',
pro nia amikec'!

Jen mia man', ĝin konas vi,
do vian donu nun;
ni serĉu kun melankoli'
printempon en aŭtun'!

Pro junaj jaroj, ho amik',
vi ankaŭ, amikin',
ni kune tostu, jen kalik',
pro ni eltrinku ĝin!
QR-Kodo
QR-Kodo Pro malnova amikec’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net