Pro nur unu kapo

Teksto Alfredo Le PERA
Muziko Carlos GARDEL

Teksto

Pro nur unu kapo
de nobla ĉevalo
kiu ĵus malstreĉis
proksime de l’ cel'
kaj dum la reven'
ŝajnas diri ĝi:
“Ne forgesu, frato,
ne plu devas veti vi”.
Pro nur unu kapo,
pro nura kaprico
de tiu koketa,
ridema virin'
kiu dum falsece
ĵuras ke ŝi nur min amas,
brulas en fajrego
mia tuta viv'!

Refreno:

Pro nur unu kapo
ĉiajn frenezaĵojn,
ĉar ŝia kisema
buŝo min katenas
same kiel sklavon.
Pro nur unu kapo
se ŝi min forgesus
ĉu gravos se restos
mi sen vivkapablo;
Kial vivi plu?…

Kiom da suferoj
pro nur unu kapo!
Mi multfoje ĵuris
ne persistos mi.
Sed se nur rigard'
preterpasas min
ŝian fajran buŝon
ja denove kisus mi.
For la vetkuradojn!
Ne plu la monludo!
Streboplenan kuron
mi ne vidos plu…
Sed se en dimanĉo
eble venkos kurĉevalo
ĉion mi vetludas;
kion fari, nu?

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Por una cabeza

Por una cabeza
de un noble potrillo
que justo en la raya
afloja al llegar,
y que al regresar
parece decir:
No olvidés, hermano,
vos sabés, no hay que jugar.
Por una cabeza,
metejón de un día
de aquella coqueta
y burlona mujer,
que al jurar sonriendo
el amor que está mintiendo,
quema en una hoguera
todo mi querer.

Por una cabeza,
todas las locuras.
Su boca que besa,
borra la tristeza,
calma la amargura.
Por una cabeza,
si ella me olvida
qué importa perderme
mil veces la vida,
para qué vivir.

Cuántos desenganos,
por una cabeza.
Yo jugué mil veces,
no vuelvo a insistir.
Pero si un mirar
me hiere al pasar,
sus labios de fuego
otra vez quiero besar.
Basta de carreras,
se acabó la timba.
¡Un final renido
ya no vuelvo a ver!
Pero si algún pingo
llega a ser fija el domingo,
yo me juego entero.
¡Qué le voy a hacer..!

QR-Kodo
QR-Kodo Pro nur unu kapo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net