Uzantaj iloj

Retejaj iloj


proleta_kanto

Proleta kanto

MuzikoMelodio de: Uit der dagen grauwe zorgen
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA

Teksto

I. Por plenda horo

Ĉu malsati en mallumo,
En la nokto de mizer',
Sub eterna prem' de zorgoj?
Ĉu por ni nur la sufer'?
Malliber', malesper'
Tute rompus nian vivon!

Ĉu velkadi en domaĉoj?
Ĉu nenion faros ni,
Ke ŝanĝiĝu nia sorto,
Ni, viktimoj de l’ soci'?
Malliber', malesper'
Tute rompus nian vivon!

Ĉu ne kredi, ke ni povas
Savi nin el la infer'?
El mallumo? El malsato?
El la stato de mizer'?
De malhav' akra glav'
Tute rompus nian vivon.

II. Por ĥoro klaskonscia

Malgraŭ ĉiutagaj zorgoj
Ne esperon perdu ni,
Ĉar estiĝos nova mondo,
Al batal' devigas ĝi!
Liberec', unuec'
Rompos nian sklavan jugon!

El mucidaj mallumejoj,
Laŭte sonu vok' al sun'!
For la sklavan malfortecon!
Kun fervor' antaŭen nun!
Liberec', unuec!
Rompos nian sklavan jugon!

En la koroj laboristaj
Forte flamas la esper'
Pri venonta nova tempo,
Sen maljusto, sen mizer!
Liberec', unuec',
Rompos nian sklavan jugon!

III. Kune

Kamaradoj! Ni konsciu:
Forton naskas unuec'!
Ĝi kondukos nin al venko
Super fia tiranec'!
Liberec'! Egalec'!
Rompu ni la sklavan jugon!

proleta_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)