Uzantaj iloj

Retejaj iloj


proletaria_kanto

Proletaria kanto

Muzikomelodio de: Argonnerwald
Esperanta tekstoAug. SCHWENK
Tipotraduko
Originala titoloIm Januar, um Mitternacht

Teksto

Dum vintra nokt' en januar',
Proleto en kuraĝa star'
Batalis spite mortdanĝer'
Fidele kontraŭ ĉia malliber'.

Kaj kun armilo en la man'
Fiere gardis klasfrontan'.
La kugloj flugas ĉirkaŭ li —
Ne timas laboristo tion ĉi.

Kaj brue tondras artileri'
Kontraŭ proleta infanteri',
Grenadoj krevas ĉie ajn.
Atakas reakci' al Büxenstein.

Ho Büxenstein — ni spertis ĝin:
Batali devas ni sen fin'.
Batalis ni en via sfer'
Kaj tial ni suferas en karcer'.

Premegas ĉen' dum ĉiu hor',
Esperas tamen ĉies kor'.
Ni ja vekiĝis, venos tag'!
Antaŭen, kamarad', al lasta ag'.

Sed kia estas la kial'
Nin instiganta al batal'?
Ni vokas laŭte ĝin kun bru':
Proletaj sklavoj ne ekzistu plu!

Kaj ĉiuj homoj en la mond'
Fariĝu granda frata rond'.
Neniun premu malsatsort';
Feliĉe vivu ĉiu ĝis la mort'.

Ho Spree-Athen1), ĉe vi river'
De sango fluis sur la ter'.
Sub via tero en komun'
Dormadas multaj kamaradoj nun.

1)
Alinomigo de l' urbo Berlin, kie okazis multaj bataloj kaj
kie ankaŭ estiĝis ĉi-kanto
proletaria_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)