Uzantaj iloj

Retejaj iloj


queen

Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita?

Noto: Tiu ĉi estas traduko de la kanto “Is This The World We Created…?”, de la angla muzikbando Queen. La kanto estis publikigita angle en la albumo “The Works” (1984). Unue legiĝas tie ĉi kantebla versio kaj poste laŭvorta traduko.

Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita?

Vidu tiujn buŝojn, ke nutri devas ni
Nur vidu la suferon tiun, ke bredas ni
Tiom da suferantoj, ke disvastiĝas ĉien
En serĉo de kontentig´

Refreno:

Ĉu tiu ĉi estas la mondo
De ni kreita? Fi!
Ĉu tiu ĉi estas la mondo
Invadita de ni? Kontraŭleĝe agas ni
Ĉu tio ĉi estas kial´ de nia viv´?
La mond´ kreita de ni

Naskiĝas ĉiutage infan´ senhelpa ie
Amflegon en feliĉa hejm´ bezonas ĝi
Ie hom´ riĉa sidas ho en sia tron´
(Kaj) atendas forpason de l´ viv´

Refreno:

Ho! Ĉu tiu ĉi estas nia mondo?
Ni faris ĝin por ni
Ĉu tiu ĉi estas la mondo,
Ke ruinigas ni -- Se ekzistas ĉiela Di´
Kion Li pensus pri tio, kion faris ni
Al la mond´ kreita de Li

Laŭvorta traduko de la kanto

Nur vidu ĉiujn el tiuj malsataj buŝojn, ke ni devas nutri
Vidu ĉiom el la suferoj, ke ni bredas
Tiom da solecaj vizaĝoj ĉien disvastigitaj
Serĉantaj tion, kion ili bezonas

Refreno:

Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita?
Por kio ni faris ĝin?
Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni invadita?
Kontraŭ la leĝo -- Tiele ŝajnas finfine
Ĉu tio ĉi estas la kialo de nia vivo hodiaŭ?
La mondo de ni kreita

Vi scias, ke ĉiutage senhelpa infano naskiĝas
Bezonanta aman flegon en feliĉa hejmo
Ie ia riĉa homo sidas en sia trono
Atendante la forpason de la vivo

Refreno:

Ho! Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni kreita?
Ni faris ĝin per ni mem
Ĉu tiu ĉi estas la mondo de ni ruinigita?
Certe ĝisoste -- Se ekzistas ia Dio en la ĉielo
Rigartanta malsupren, kion Li povas pensi pri kion faris ni?
Al la mondo de Li kreita

Ligiloj

queen.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)