Rankvarteto

TekstoJulio BAGHY
MuzikoNanne KALMA
KantasMembroj

Teksto

Sub tegmento staris kuvo, dum somera densa pluvo.
Sed tegmento baris pluvon, pluvo falis apud kuvon.
Ĉar el pluvo kuv' ne havis, pro la soifo ranoj kvakis. (2-foje)

Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)
Akva kuvo, akva kavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak Kvakas ni al Akvoavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak Kvar kvakantoj kvardekvoĉe, kvartet-kvakas plenriproĉe,
Pro mankhav' de la kava kuvo, en la akvokuv' sen pluvo.

Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)
Kava kuvo vane vakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak Kvankam ni por pluvo kvakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak Kvodlibet' de ĥor' kvakanta, en la kuva kav' vakanta.
Kvakas kvere: Akvoavo, akvon al la kuvokavo.
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Tio pruvas: se dum pluvo, staras sub tegment' la kuvo,
Ranoj vane kvaki povas, se je salto sin ne movas.
Do ne kvaku kiel ranoj, karaj gesamideanoj! (2-foje)
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Rankvarteto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net