Rapide, knab'

Tekstopopola
Muzikopopola / mikel laboa
Kantasmarcxela fasani

Teksto

rapide, knab', ekstaru vi
ĉu estas lum', esploru vi
sinjoro jes, lum' estas jam
kaj nia kok' promenas jam

rapide knab', ekstaru vi
ĉu estas pluv', esploru vi
sinjoro jes, pluv' estas jam
kaj nia ŝaf’ malsekas jam

rapide knab', ekstaru vi
ĉu estas vent', esploru vi
sinjoro jes, vent’ estas jam
kaj la fenestr' malfermas jam

rapide knab', ekstaru vi
ĉu estas fajr', esploru vi
sinjoro jes, fajr' estas jam
kaj nia kat' ĉefajras jam

rapide knab', ekstaru vi
ĉu estas neĝ', esploru vi
sinjoro jes, neĝ’ estas jam
kaj tuta ter' kovratas jam

rapide knab', ekstaru vi
ĉu io pli, esploru vi,
sinjoro jes, mi vidas jam
sub akvo ŝaf’ ekdronas jam

rapide, knab', ekstaru vi
ĉu io krome, vidu vi
sinjoro ne, sufiĉas jam
ĉar nun ĉi-knab', eklacas jam

QR-Kodo
QR-Kodo Rapide, knab' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net