Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rava_estonto



Rava estonto

TekstoJevgenij KRILATOV
MuzikoJurij ENTIN
Kantasoriginale kantas Tatjana DASKOVSKAJA
E-tekstoLusi RIMON

Kanto “Прекрасное далёко” el infana fantasta filmo “Гостья из будущего” (Gastino el Estonteco), 1985.

Teksto

El estonta for' serena voĉ' aŭdiĝas,
Vok' aŭrora sonas en arĝenta ros',
Voj' ascenda logas ĝis la kapvertiĝo
Kvazaŭ ĉirkaŭ-karusela mondo-flos'.

El la rava for' insista voĉo vibras,
Vokas al la aspirata fora mond',
Sonas voĉo kaj severe al mi diras:
Kion faris vi hodiaŭ por estont'?

Mi promesas esti firme purintenca,
La amikojn mi ne lasos en malĝoj'
Ni rapidu fari bonon por komenco,
Ke ne restu nocaj spuroj sur la voj'.

Refreno:

En fora estonteco,
Kruelan providencon,
Kruelan providencon - evitu la voj'
Ekfontas de komenco,
En foran estontecon,
En foran estontecon,
ĝi kvazaŭ pura roj'.

Eksteraj ligoj

rava_estonto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)