Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rave_kun_vi

Rave Kun Vi

MuzikoKajto
Esperanta tekstoKajto
Originala plenumoKajto

Teksto

Kiel la tago bonegas
Kaj kiel min vi ravegas
Sur la strando ni kantas, amuziĝas, ni ridas
En la blanka sablo niajn nomojn ni skribas
Ni svingas, rondsaltas kaj dancas sur duno
En la kavaĵo falĵetiĝas ni sur la fundon

Ne gravas por ni ke ne brilas la suno
Kaj ne zorgigas nin eĉ ekpluvo
Tiel flanko ĉe flanko nin ne ĝenas la vento
Bona estas nia senttemperaturo
- Bonega estas nia senttemperatur'

Refreno:

Vin sciigas mi: estas rave kun vi,
ke bonfartegas mi kiam mi estas kun vi
Tiam la tago bonegas de maten' ĝis vespero
Ne konsiderante la veteron

Kiel min vi ravegas
Ĉi tiu tago bonegas
Ni sentas nin ambaŭ lacaj, malfortaj
Do en plena lum' ni enlitiĝas komforte…
sub la lit-tukojn - por ke ni plifortiĝu
Ni malaperas - por ke baldaŭ ni reboniĝu

Kontraŭ la fenestro aŭdas ni,
la hajlbatadon, kun plezuro
Tiel kune la malvarmo ne gravas por ni
Bona estas nia senttemperaturo
- Bonega estas nia senttemperatur'

Refreno

Tro malvarma la vento, tro malseka la pluvo
Tro glitiga la glacio, tro varmega la suno
Sufiĉaj kialoj por mizera tago
Sed bonŝance por vi: ne koncernas por mi
Pri la klimat' mi ne plendas, la gitaron mi prenas
Ĉar pro la vetero ne ŝanĝiĝas la refren'

Refreno

Ĉar pro la vetero ne ŝanĝiĝas la refren'

Refreno
rave_kun_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)