Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rebeka

Enhavtabelo

Rebeka

Akordoj

Bm G Bm G Bm G Bm D
F#m D A Esus2 F#m D A Esus2 G Bm A E

G△7 A Bm E G△7 A Bm E

Teksto

Rebeka loĝis en la suda urbopart'
Ŝi okupiĝis pri muziko kaj pri art'
Kaj ŝi eĉ mem ne sciis
Kial la koro kriis
“Malbonfart'”

Rebeka havis geamikojn ĉie ajn
Kvankam ŝi sciis ke rilatoj estas ŝajn'
Nenio iam restas
Kaj la rezulto estas
Nur malgajn'

Refreno:

Sed en la sonĝoj
Ŝi ŝvebis super stratoj kaj tegment'
Jes en la sonĝoj
Ŝi dancis kun senpezo en la vent'

Rebeka sidis en krepusko sub ĉiel'
Kaj supre brilis sola la vespera stel'
La vino bone gustis
Kaj varma vento flustris
En orel'

Refreno

La aŭtoj brilis kiel perloj de arĝent'
Kiam ŝi staris malfrunokte sur tegment'
Nenio ŝin retenis
Kaj eble fine venis
La moment'

Refreno
rebeka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)