Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rejnlanda_knabino

Rejnlanda knabino

Esperanta tekstoJan Van SCHOOR
Tipotraduko
Originala titoloEin Rheinisches Mädchen…

Teksto

Laŭlonge de la Rejno mi
migradis ofte dum somero;
nenie trovi povas vi
pli belan lokon sur la tero.
Je la honor' de tiu land'
resonu mia ĝoja kant':
Rejnlanda knabino, ĉe rejnlanda vin',
ĉielo sur tero — mi nomas ĝin!

Kaj kaptis min per sia bel'
knabino kun pasia forto,
ravita per ŝia fidel'
mi kantis ĉe la Rejnobordo
— ĉe bela, blonda la infan' —
kun glas' da vino en la man':
Rejnlanda knabino, ĉe rejnlanda vin',
ĉielo sur tero — mi nomas ĝin!

Kun funebranta, peza kor',
de tie fine mi foriris;
kaj turmentata de dolor'
jam ofte reen mi sopiris,
al vi, ho rava Rejnoland',
dum en la koro flustris kant':
Rejnlanda knabino, ĉe rejnlanda vin',
ĉielo sur tero — mi nomas ĝin.

rejnlanda_knabino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)