Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rememoru

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Rememoru

MuzikoT. Jarzęcki
TekstoR. Dobrzyński
MIDIrememoru.mid

Teksto

Brilas lasta sunradi'
Sur falinta foliar',
Jam krepusko venas
Ruĝkolora, roze floras,
De la tristo plena.
Fajfas vento — melodi',
Same kiel antaŭ jar',
Dum ni kune staris
En malĝojo, lastan fojon jam.

Refreno:

Memoru la aŭtunon
Ĉi tie trapasitan,
Memoru ruĝan sunon,
Dum krepusko kiel flor'.
Memoru pri la koro,
Por longe forlasita,
Kun via rememoro
Min forlasos la dolor'.
rememoru.1314223224.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)