Uzantaj iloj

Retejaj iloj


renn_logas_jen

Renn Logas Jen

Teksto
Muziko
Ĵ. Dan
E-tekstoBert Schumann
KantasAnne-Laure Clopeau.

Noto: Renn/o, france Rennes, bretone Roazhon, ĉefurbo de Bretonio en Francio.

Teksto

Je eniro al Bretonio,
jen urbo kosmopolita,
vi rigardas estontecen,
ovras1) viajn avenuojn,
plenajn de valoraĵoj
historiaj kaj kulturaj,
vi aktivas por firmigo
de via evoluo.

al promesa estontec',
kun deziro ke daŭros plu.

Iam nomiĝis vi Kondato
laŭ raporto el antikveco,
hodiaŭ vi rivalas
kun Pariza Lutetio,
morgaŭ via metroo
vin trairos en profundo,
foje reelteriĝante
por respiri en etero.

Eminenta vivokadro,
jam sentiĝas mara bordo,
kun vetero simpatia,
kaj leĝera poluado,
jen la parlamento nova,
jen teatro kaj muzeoj
universitatoj grandaj,
jen invitas butikaro.

1)
ovr/i (neol.) = malfermi (PIV)
renn_logas_jen.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)