Revas Mi

Traduko de G. Kokolija kaj Andrej OBREZKOV

Trovu simplajn vortojn vi -
Mi atendas rakonton nun
Kiel bruas dum pluv' pavim',
Kiel ploras sur strat' aŭtun'.

Refreno:

Revas mi, ke en la leter'
Skribos vi pri la noktfascin',
Pri sopiro dum pluvveter'
Kaj ke vi tre atendas min.

Sopiregas l' aŭtun' pri ni
Kun orkestro el pluvtubar'.
Penas vortojn eltrovi mi
Por aŭdeblu da sentoj mar'.

Refreno
Tre atendas min…

Foliaro ŝvebas al ter',
Sed ne scias aŭtuna tard':
Via savos min nur leter',
Via savos min nur rigard'.

Refreno
Tre atendas min…
  • revas_mi.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:55
  • (ekstera redakto)