Revis mi pri forir'

Revis mi pri forir',
Volis lasi mi vin por ĉiam'.
Vin turmentis sopir',
Kaj min venkis fine la am'.

Refreno:

Ne povas mi,
Mi ne povas vivi sen vi -
Revenu do!
Plu vi ne sopiros ĉe mi.

Revis mi pri forges'
De l' renkontoj kun vi, junulin'.
Mi pensadis sen ĉes',
Kiam venos tute la fin'.

Refreno

Restu, ho amatin'!
Timas mi, ke alvenos la hor',
Rememoros mi vin,
Kaj ŝiriĝos kor' pro dolor'.

Refreno
  • revis_mi_pri_forir.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)