Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rideto

Rideto

TekstoMiĥail PLJACKOVSKIJ
MuzikoVladimir SxAINSKIJ
E-tekstoValentin MELNIKOV

Teksto

G7 C
Pro ridet' vekiĝos ĉielark',
F C
pro ridet' la morna tago ekserenos.
A Dm F
La rideton donu sen avar',
C/G G7 C
kaj multfoje ĉi donac' al vi revenos.

Refreno:

Cm
Kaj post tio jam, sen dub',
Fm
tuj ekdancos blanka nub',
B7 Ebi7 Edim
kaj lokusto violonos en kvieto.
C7 Fm
Granda fluo de river'
Cm
komenciĝas de akver',
Fm G7 C7/Cm
amikeco komenciĝas de rideto. (2-foje)

Pro rideto gaja de la sun'
trista pluvo ĉesos plori, ĝojigate,
la arbar' silenti ĉesos nun,
kaj per verdaj manoj ĝi aplaŭdos ŝate.

Refreno

Pro ridet' varmiĝos atmosfer'
por heliko kaj por granda elefanto.
Do ŝaltiĝu ĉie sur la Ter'
La ridetoj, kvazaŭ lampoj en girlando!

Refreno

rideto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)